En la dua duono de 1941 okazis insurekcioj kontraŭ la germanaj okupaciantoj en Serbio. Jam la 29an de aŭgusto pro evidenta malkapablo de la serba polico de Acimović por subpremi la ribelon, oni dissolvis lian registaron kaj oni kreis novan kun la iama milit-ministro Milan Nedić kiel estro.[1][2] Tiele oni klopodis plifortigi[3] la kunlaboremajn unuojn kaj eviti la sendon de pliaj germanaj trupoj por subpremi la ribelon.[4][5] Tri el la novaj ministroj estis generaloj, du devenis el antaŭa komisara registaro kaj la plej parto devenis el Zbor aŭ estis iamaj kunlaborantoj de Milan Stojadinović. La nova Ministraro havis nek ministron por Eksterlandaj Aferoj nek por Defendo (milito). Tiam la serba teritorio jam estis plenplena de serbaj rifuĝintoj devenaj el aliaj jugoslavaj regionoj.[6] La celo de la germanoj estis ke la propraj serboj nuligu la ribelon sen neceso de germana militinterveno.[7]